Kie estas Arundo (Ronda)

Hispanio-ArundoArundo (hispane Ronda) situas en Andaluzio, en la suda parto de Hispanujo, en la malaga provinco. Ĝi estas en bela regiono inter la Parko “Montaro de La Neĝoj” (Sierra de las Nieves) kaj la Naturaj Parkoj “Montaro Grazalema” (Sierra de Grazalema) kaj “Parko la Korko-kverkaro” (Parque de los Alcornocales).

Arundo estas la ĉefurbo de altebena regiono ĉirkaŭita de vastaj montaroj, kiuj apartigas ĝin el la apudaj regionoj. Tio ĉi estis pli rimarkebla en la malnovaj tempoj, kiam ankoraŭ ne estis konstruitaj la modernaj ŝoseaj kaj trajna ligiloj . Tia karakterizaĵo donis al Arundo sian propran kaj specialan sintenon, plenan de magio kaj senjoreco, kiuj nun ankoraŭ daŭras en siaj malnovaj kvartaloj kaj stratoj, en siaj domoj, kaj palacoj, kaj preĝejoj, en sia “Malnova Ponto”, en sia famega taŭrobatalejo… Ankaŭ la proksimaj naturaj parkoj, kaj vidindaĵoj estas grave allogaj.

Moderna ŝoseo skulptita en la kruta suda montaro rekte konektas Arundon kun la vizitinda “Suna Marbordo” (Costa del Sol). El tie ni povas atingi la belan “Alĝeciran Golfeton” kaj la Ĝibraltaran Markolon. Transpasinte la markolon proksime troviĝas la hispana urbo Ceuta en la afrika kontinento.  La rekta ŝoseo al Malago devas ĉirkaŭiri la Montaron de la Neĝoj j trairante belajn pejzaĝojn, kaj alproksimiĝas al la grandaj dig-lagoj, kiuj provizas akvon al Malago kaj al la Suna Marbordo.

Kiel alveni al Arundo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: